 La
8-an de oktobro la Ŝtata Administracio de Nutraĵoj kaj Medikamentoj
okazigis gazetaran konferencon kaj decidis, ke la administracio
daŭre fortigos ekzamenon kaj kontrolon al la medikamentoj por garantii
ties sekurecon kaj efikecon de la fonto.
Por tiu ĉi celo Ĉinio jam ellaboris pli ol 80 regularojn
kaj pli ol 60 ekzamenajn kriteriojn, kaj laŭpaŝe formis relative
perfektan sistemon. Fondiĝis ankaŭ specialista ekzamena grupo konsistanta
el pli ol 1200 fakuloj de ĉin-medicinaj drogoj, kemiaj medikamentoj,
biologiaj preparaĵoj kaj tiuj el aliaj kampoj, kun la celo garantii
aŭtoritatecon kaj ĝustecon de la ekzamenaj konkludoj.
|