Laŭ plano de la ĉina registaro, ĝis la jaro 2015 Ĉinio starigos
legoĉambron en 640 mil administraj vilaĝoj.
La legoĉambro estas publika establaĵo starigita en administraj
vilaĝoj por kultura bezono de la kamparanoj. La kamparanoj mem zorgas
pri la funkciado de la legoĉambro, kiu liveros al la kamparanoj
librojn, ĵurnalojn, gazetojn, aŭdovidajn produktaĵojn k.s. Ĉiu legoĉambro
devas havi almenaŭ 1000 librojn, 30 specojn da ĵurnaloj kaj gazetoj
kaj 100 aŭdovidajn produktaĵojn.
Ĝis la fino de 2007 Ĉinio jam starigis 20 mil legoĉambrojn
en la kamparo, kaj en la fino de la kuranta jaro, la nombro de legoĉambroj
atingos 50 mil.
|