Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ministerio de Komerco de Ĉinio refutis la parolon, ke Ĉinio faras "novan koloniismon" en Afriko

La 9-an de oktobro Zhou Yabin, estro de la okcident-azia kaj afrika departemento sub la Ministerio de Komerco de Ĉinio, refutis en gazetara konferenco la parolon disvastigitan de iuj okcidentaj landoj, ke Ĉinio faras "novan koloniismon" en Afriko.

Li diris, ke ĉinaj produktoj kun bona kvalito kaj racia prezo altigis vivkvaliton de afrikanoj, investo el ĉinaj entreprenoj en Afriko subtenas disvolvon de la loka ekonomio kaj pliigas imposton kaj enoficiĝon en la regiono. La fakto atestis, ke Ĉinio estas amika kaj fidinda amiko de Afriko.