La 14-an de oktobro okazis ceremonio por senvualigi
la landliman markŝtonon en la orienta parto de la landlimo inter
Ĉinio kaj Rusio. Tio signifas, ke la landlimo kun longeco de pli
ol 4300 kilometroj inter Ĉinio kaj Rusio estas komplete konfirmita.
Zhao Xidi, ambasadoro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj
de Ĉinio, kaj Vladimir Malyshev, asistanta direktoro de la Unua
Azia Departemento de la Ministerio de la Eksteraj Aferoj de Rusio,
kune senvualigis la landliman markŝtonon. La ceremonion ĉeestis
ankaŭ reprezentantoj de la ministerioj de la eksteraj aferoj, nacia
defendo kaj publika sekureco kaj lokaj reprezentantoj de la du landoj.
En la sama tago la landlimaj gardistoj de la du landoj
jam komencis la defendadon laŭ la landlimo difinita de la du landoj.
|