Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Oni alvokis al la du bordoj de la Taiwan-a Markolo plifortigi kunlaboron por kune trakti internacian financan fluktuadon

La 15-an de oktobro Yang Yi, proparolanto de la Oficejo pri la Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, montris en Pekino la esperon, ke la du bordoj de la Taiwan-a Markolo plifortigos kunlaboron por kune trakti la nunan internacian financan fluktuadon.

En tiutaga regula gazetara konferenco, Yang Yi diris, ke nun la internacia financa merkato serioze fluktuadas, kreskado de la monda ekonomio malrapidiĝas kaj pliiĝas necertaj kaj nestabilaj faktoroj por la internaciaj financo kaj ekonomio. Vizaĝe al tiu ĉi situacio, oni esperas, ke la du bordoj de la Taiwan-a Markolo plifortigos kunlaboron antaŭ la defio.