Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Yang Jiechi faris konigon pri la 7-a Azi-Eŭropa Pinta Konferenco

Intervjuate la 16-an de oktobro, Yang Jiechi, ĉina ministro de eksteraj aferoj, faris konigon pri la 7-a Azi-Eŭropa Pinta Konferenco, kiu okazos en Pekino la 24-an de oktobro.

Yang Jiechi diris, ke dum la konferenco oni diskutos ĉefe pri la tutterglobaj problemoj, kiaj ekonomia kaj financa situacioj en la mondo, grena sekureco kaj kunlaboro en savado kontraŭ katastrofoj, kaj pri gravaj problemoj alte atentataj, kiaj internacia kaj regiona situacioj, daŭrigebla disvolvo kaj plioftigo de dialogo inter malsamaj civilizacioj.

Li diris ankaŭ, ke la ĉina registaro alte atentas la konferencon kaj estas jam preta la prepara laboro por la konferenco.