La 30-an de januaro, la Tibeta Aŭtonoma Regiono publikigis
" Meteorologian garantian planon por torĉa stafetado de la
Pekinaj Olimpikoj sur la montpinto Ĉomolangma".
Por garantii sukcesan torĉan stafetadon sur la montpinto
Ĉomolangma, en majo de 2007, Ĉinio unuafoje establis tridimensian
meteorologian aŭtomatan observejon ĉe la montpinto Ĉomolangma, kiu
povas aŭtomate registri la meteorologiajn donitaĵojn de observado
en diversaj altitudoj. Krome, Tibeto fortigis meteorologian observadon
per tergloba lokaliza satelito en Nyalam por kompari ĝiajn donitaĵojn
kun tiuj de la observejo de la ĉefstabejo ĉe la montpinto Ĉomolangma,
kaj intensigi sondadon ĉirkaŭ la montpinto Ĉomolangma.
La plano postulas ke Tibeto garantiu la sekurecon de
la torĉa stafetado de la Pekinaj Olimpikoj en meteorologia observado
kaj prognozado, teknikaj instalaĵoj, komunikado kaj loĝistika provizado.
|