La 17-an de oktobro Liu Jianchao, direktoro de la Informa
Departemento de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, okazigis
gazetaran konferencon pri la Regularo pri Raportado de Fremdlandaj
Ĵurnalistoj. Li faris klarigon pri la regularo kaj respondis demandojn
de ĵurnalistoj.
Liu diris, ke la nova regularo validiĝis en la 17-a
de oktobro. La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio daǔre administros
aferojn pri fremdlandaj raportistoj, departementoj pri eksteraj
aferoj de la lokaj registaroj, komisiitaj de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, traktos aferojn de fremdlandaj raportistoj, kaj
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj departementoj pri
eksteraj aferoj de lokaj registaroj volontas daǔre kunlabori kun
fremdlandaj novaĵ-agentejoj kaj ĵurnalistoj. Departementoj de la
ĉina registaro, kaj lokaj registaroj donos helpojn kaj servojn al
fremdlandaj ĵurnalistoj intervjuantaj en Ĉinio.
La ĉina registaro bonvenigas fremdlandajn raportistojn
intervjui en Ĉinio kaj daǔre donos oportunecon kaj servojn al ili.
Ĉinio esperas, ke la fremdlandaj raportistoj intervjuantaj en Ĉinio
observos leĝojn kaj regularojn de Ĉinio, faros objektivajn kaj justajn
raportojn pri Ĉinio kaj strebos por akceli interkompreniĝon de la
popoloj ĉina kaj alilandaj.
|