La 19-an de oktobro publikiĝis Decido de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Kelkaj Gravaj Problemoj
por Antaŭenpuŝi Reformadon kaj Disvolvon en la Kamparo, aprobita
de la 3-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio.
La decido diras, ke Ĉinio jam iris en la periodon, en
kiu industrio akcelas agrikulturon kaj urboj puŝas disvolvon de
vilaĝoj. Ĉinio iris en ŝlosilan tempon por rapidigi transformon
de tradicia agrikulturo kaj preni modernigan vojon de agrikulturo
kun la ĉinaj trajtoj. Por realigi la grandiozan celon de la kompleta
konstruado de la bonhava socio, la plej dorna kaj peza tasko estas
portata de la kamparo, kaj ankaŭ la plej vasta kaj profunda bazo
troviĝas en la kamparo; la tuta partio devas preni firman decidon
por rapidigi la disvolvon, krei novan situacion de la kamparo kaj
antaŭenpuŝi procezon de la granda socialisma afero kun la ĉinaj
trajtoj.
|