Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Oficisto de UN: ĉinaj entreprenoj direktataj de virinoj facile inklinas al sukceso

La 20-an de oktobro Bertrand Jimenez, oficisto de la Industri-disvolva Organizo de UN, diris en la Forumo de Virinaj Entreprenistoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-aziaj Landoj okazinta en Liuzhou, Guangxi, Ĉinio, ke ĉinaj entreprenoj direktataj de virinoj facile inklinas al sukceso.

Bertrand Jimenez diris, ke en la tuta mondo la entreprenada entuziasmo de virinoj, ĝenerale dirite, estas alta, precipe en Azio, estas forta la entreprenada tendenco de virinoj. Vjetnamaj kompanioj fonditaj de virinoj kreskas je 40% ĉiu-jare, kaj en Ĉinio, nur 2% de tiaj kompanioj estas deficitaj, kaj la profito estas je 8% pli alta ol tiuj de viroj.

La forumo estos okazigita en Liuzhou en ĉiu dua jaro por intensigi kunlaboron kaj akceli interŝanĝon de virinoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.