Ĉi-jare en multaj lokoj de Ĉinio la grena produktokvanto
pliiĝis, la agrikultura situacio rimarkinde pliboniĝis kaj la enspezo
de kamparanoj plialtiĝis.
La Hebei-a Enketa Teamo sub la Ŝtata Statistika Oficejo
de Ĉinio informis, ke ĉi-jare la totala grena produktokvanto de
Hebei-provinco en norda Ĉinio antaŭvideble superos 29 milionojn
da tunoj, je 2.17% pli multe ol tiu de la pasinta jaro. Jiangxi
en meza Ĉinio estas grava provinco de rizproduktado, la areo de
rizejoj kaj riz-produktokvanto okupas la duan lokon en la tuta lando.
Jiangxi-a Agrikultura Departemento informis, ke ĉi-jare ĝia totala
produktokvanto de greno antaŭvideble superos 20 milionojn da tunoj.
|