La 20-an de oktobro la 25-a scienca ekspedicio de Ĉinio
el 204 membroj ekveturis, per la ŝipo Neĝdrako, de Ŝanhajo al Antarkto
por tie konstrui la ĉinan stacion Kunlun, rekonstrui la stacion
Zhongshan kaj plenumi sciencan esploradon al la Antarkta Oceano.
Ili revenos al Ŝanhajo en la unua tagdeko de aprilo, 2009. La tuta
vojaĝo longos je 24.8 mil marmejloj.
Tiu ĉi scienca esploro okazanta en la kvara Internacia
Polusa Jaro celas ĉefe al konstruado de Kunlun, la unua kontinenta
sciencesplora stacio sur la glacikupolo A, la plej alta kulmino
de kontinenta glacikrusto en Antarkto. Tio estos la tria ĉina stacio
en Antarkto post la stacioj Granda Muro kaj Zhongshan. La stacio
estos finkonstruita antaǔ la fino de januaro, 2009. Krome la ekspedicio
faros 45 esplorojn, inkluzive de astronomia observado, mapado, mezurado
pri gravita sondado de la stacio Zhongshan, k.a.
|