Post 30 jaroj de reformado kaj pordo-malfermo 440 mil diversaj pontoj
estis konstruitaj en Ĉinio.
Subtenate de la registaro, la delto de la Perla Rivero
komencis en 1981 ponto-konstruadon per kredito kaj malfermis la
kurtenon de grandskala ponto-konstruado en la tuta lando.
Sekve de integriĝo de la regiona ekonomio kaj ekspluatado
de okcidenta Ĉinio, transmaraj pontoj longaj je dekoj da kilometroj
estis konstruitaj en la delto de Yangzi-rivero kaj milmetraj transriveraj
pontoj -- en montaraj altebenaĵoj en meza kaj okcidenta Ĉinio.
|