Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la Kvina Foiro de Ĉinio kaj ASOAL

La 22-an de oktobro la Kvina Foiro de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) inaŭguriĝis en la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.

Ĉina vicĉefministro Wang Qishan ĉeestis la inaǔguron kaj en la pinta konferenco pri komercado kaj investado de Ĉinio kaj ASOAL faris paroladon pri ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASOAL. Li proponis, ke oni devas unue intensigi kunlaboron en komercado kaj investado, laǔeble pli frue fini la intertraktadon pri investa interkonsento pri liber-komerca regiono de Ĉinio kaj ASOAL, kaj laǔplane starigi la liber- komercan regionon de Ĉinio kaj ASOAL; due intensigi la subregionan kunlaboron; trie perfektigi kunlaboran sistemon, kaj puŝi multnivelajn kaj multkampajn interŝanĝojn kaj dialogojn; kvare kune trakti defiojn, kaj intensigi kunordigon kaj kunlaboron en la kampoj de financo, fuelo, medi-protektado kaj grena sekureco.

La foiro estis iniciatita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj gastigata de ekonomia kaj komerca departementoj de Ĉinio, la membrolandoj de ASOAL kaj sekretariato de ASOAL. La unua foiro okazis en 2004 kaj poste fojon ĉiujare.