Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao telefone parolis kun George W. Bush

Vespere de la 21-a de oktobro ĉina prezidanto Hu Jintao invitite parolis telefone kun usona prezidento George W. Bush. La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la internacia pinta konferenco pri financo, plifortigo de internacia kunlaboro kaj kuna traktado al la internacia financa krizo.

Bush diris, ke Usono volas kune kun la internacia socio diskuti pri rimedoj kontraŭ la nuna financa krizo por protekti stabilecon de la monda ekonomio.

Hu Jintao emfazis, ke Ĉinio rimarkis penadon de la usona registaro por stabiligi la enlandan financan merkaton kaj esperas, ke la koncernaj rimedoj kiel eble plej frue rikoltos realan efikon kaj ludos rolon en prevento de plua cirkulado de la krizo al la reala ekonomio. La ĉina registaro jam prenis serion da rimedoj kontraŭ la financa krizo kaj faros intiman kunlaboron kun la internacia socio por kune protekti stabilecon de la mondaj ekonomio kaj financo.