Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazas en Pekino la Sepa Azi-Eŭropa Pinta Konferenco

La 24-25-an de oktobro okazas en Pekino la Sepa Azi-Eŭropa Pinta Konferenco. Tio estas la unua renkontiĝo de 45 membrolandoj post la dua pligrandigo de la Azi-Eǔropa Konferenco.

Kun la temo "dialogo, kunlaboro kaj reciproka profitigo", la konferenco diskutos pri politiko, ekonomio kaj socia kulturo, inkluzive de daǔrigebla disvolvado, kun la celo grandigi kaj profundigi dialogon en egaleco kaj reciprok-utilan kunlaboron inter Azio kaj Eǔropo, krei reciprokan profiton kaj feliĉigi la popolojn de la du kontinentoj.

La Azi-Eŭropa Konferenco startinta en 1996 estas la plej altranga kaj grandskala forumo inter la registaroj de Azio kaj Eǔropo. La Azi-Eŭropa Pinta Konferenco, la plej altranga agado de la Azi-Eŭropa Konferenco por difini principon kaj direkton de la Azi-Eŭropa Konferenco, okazas alterne en Azio kaj Eǔropo en ĉiu dua jaro.