De malfacila manĝado en la pasinteco ĝis livero de
delikataj frandaĵoj en la nuna tempo, la ĉina manĝaĵ-industrio pasis
tridek jarojn en la reformado kaj pordo-malfermo. En tiu kampo la
industria skalo, entreprena nivelo, socia influo, ekonomia profito
kaj similaj, ĉiuj profunde ŝanĝiĝis.
La donitaĵo de la Ŝtata Statistika Oficejo de Ĉinio
montras, ke antaŭ praktikado de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo
estis en la tuta lando malpli ol 120 mil servejoj de manĝaĵ-industrio,
la podetala vendvaloro estis nur 5.4 miliardoj da juanoj. En 2007
la podetala vendvaloro jam superis 1200 miliardojn da juanoj.
|