Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fortigas produktadon kaj transportadon de karbo por elektroproduktado

La 29-an de januaro ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan emfazis en Pekino, ke koncernaj departementoj devas fortigi produktadon kaj transportadon de karbo kaj garantii normalan provizadon de karbo kaj elektro.

Zeng Peiyan diris, ke en la lasta pli ol duona monato en suda kaj nordokcidenta Ĉinio aperis malofta ekstrema vetero de pluvado, neĝado kaj frostego, kaj tio serioze damaĝis funkciadon de elektra reto, karboprovizadon, trafikadon, transportadon kaj la popolan vivon.

Li emfazis, ke la koncernaj departementoj devas fortigi produktadon de karbo, ĉiamaniere garantii transportadon de karbo, provizadon de elektro kaj petrolo, normalan produktadon kaj glatan transporton de karbo urĝe bezonata de elektroproduktado, garantii sekuran provizadon de elektro kaj kontentigi bezonon de la popola vivo.