La 25-an de oktobro fermiĝis en Pekino la 2-taga Sepa
Azi-Eǔropa Pinta Konferenco. Ŝtatestroj, registaraj ĉefoj kaj reprezentantoj
de 45 membrolandoj ĉeestis la fermon, kiun prezidis ĉina ĉefministro
Wen Jiabao.
La konferenco aprobis tri dokumentojn kaj elmetis 17
kunlaborajn proponojn. La Deklaro de la Sepa Azi-Eǔropa Pinta Konferenco
pri la Internacia Financa Situacio elmetis politikon kaj proponon
kontraǔ la financa krizo, reakcentis fortigon de plurflankismo,
protektadon al la plurflanka sistemo kun UN kiel ĉefo, solvon de
kontraǔdiroj kaj konfliktoj per pacaj dialogoj kaj amikaj interkonsiliĝoj;
promesas kune preni sintezajn rimedojn mez- kaj longperiodajn por
garantii grenan sekurecon, plue doni helpon al rekonstruado de plagitaj
landoj kaj disvolvi kunlaborojn pri administrado kaj rekonstruado
kontraǔ katastrofoj. La Pekina Deklaracio pri Daǔrigebla Disvolviĝo
publikigita en la konferenco havas gravan gvidan signifon al dialogoj
kaj kunlaboroj de la Azi-Eǔropa Konferenco en tiu kampo.
|