Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio laǔleĝe praktikos eksterprizonan punon

La 26-an de oktobro Wang Shengjun, estro de la Plej Alta Popola Juĝejo de Ĉinio, diris en Pekino, ke al deliktuloj kaj neadoltaj krimuloj Ĉinio laŭleĝe praktikos eksterprizonan punon, por ke ili povu glate reveni al la socio.

Li diris, ke diversnivelaj juĝejoj de Ĉinio devas fortigi la laboron ĉe la baza nivelo kaj garantii kriminalan justican justecon favore al la vasta popolo. Li diris, ke Ĉinio devas perfektigi la kriminalan sistemon, establi ĝustigan sistemon en loĝkvartalo kaj fortigi efikon de krimulo-transformado.