Lastatempe ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj rusa
vicĉefministro Sechin kune prezidis en rusa ĉefurbo Moskvo la intervidiĝon
de la dulandaj reprezentantoj pri fueloj.
Wang Qishan diris, ke de la kuranta jaro la strategiaj
kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio aktive disvolviĝis
kaj la interkomunikado de la dulandaj altranguloj plue sistemiĝis,
la efektiva kunlaboro estas antaŭenpuŝata stabile, la komercado
kaj reciproka investado senĉese altiĝis. Intensigo de fuela kunlaboro
estas tre grava en la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter
Ĉinio kaj Rusio kaj alte taksata de la dulandaj ŝtatestroj, kiuj
decidis fondi traktadan sistemon pri fueloj inter la du landoj.
Tiu sistemo ludos gravan rolon por longtempa kaj stabila kunlaboro
de la du landoj en la kampo de fueloj.
Sechin diris, ke la traktada sistemo pri fueloj inter
la du landoj decidita de la dulandaj ŝtatestroj antaŭenpuŝos la
kunlaboron en la fuela kampo al nova epoko. Post interkonsiliĝo
de la dulandaj reprezentantoj, la koncernaj departementoj kaj entreprenoj
de la du landoj faris multan laboron, kaj la kunlaboro pli kaj pli
intensiĝis. Rusio volas longtempe kunlabori kun Ĉinio en la kampoj
de petrolo, natura gaso, elektro kaj nuklea energio.
|