La 27-an de oktobro Zhou Xiaochuan, estro de la Popola
Banko de Ĉinio, diris en Pekino, ke la aliĝo de Ĉinio al la Inter-Amerika
Disvolva Banko utilas al profundigo de kunlaboro en financo, komerco,
investo, sciencoj kaj tekniko, konformas al iliaj komunaj interesoj
kaj estas elekto de reciproka utilo kaj kuna gajno.
Tion li diris dum la intervidiĝo kun sinjoro Luis Alberto
Moreno, estro de la Inter-Amerika Disvolva Banko.
La 15-an de oktobro, la konsilio de la banko proklamis
akcepti Ĉinion kiel sian novan membrolandon. Ĉinio kontribuos 350
milionojn da usonaj dolaroj al la banko.
Luis Alberto Moreno diris dum la intervidiĝo, ke la
aliĝo de Ĉinio al la banko havas gravan signifon por akceli la malriĉeco-redukton
de Latin-Ameriko kaj la kariba regiono.
|