La 28-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la 10-a Tutlanda
Virina Kongreso de Ĉinio.
He
Guoqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de
la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj sekretario
de Disciplino-kontrola Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, diris
en la inaŭguro, ke la kongreso okazas en la 30-jara datreveno de
reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio. La virinoj konsistigantaj
duonon de la totala loĝantaro de Ĉinio ĉiam estas neanstataŭigebla
forto tre grava por antaŭenpuŝi la reformadon kaj pordo-malfermon.
En la lastaj 30 jaroj la ĉinaj virinoj gvidataj de KPĈ amplekse
liberigis sian penson, senĉese altigis sian kulturecon kaj multege
ekspluatis sian krean entuziasmon, ludante specialan rolon en la
socialisma konstruado ekonomia, politika, kultura, socia kaj ekologia,
kaj farante gravan kontribuon al profundigo de reformado, disvastigo
de pordo-malfermo, rapidigo de disvolviĝo kaj akcelo de harmonio.
Laŭ
la tagordo, la 10-a Tutlanda Virina Kongreso de Ĉinio ekzamenos
kaj aprobos la "Regularon de la Tutlanda Virina Federacio de
Ĉinio (amendo)" kaj elektos la novan estraron de la Tutlanda
Virina Federacio de Ĉinio. La kongreso ankaŭ ekzamenos kaj aprobos
la raporton de la 9-a Plenuma Komitato de la Tutlanda Virina Federacio
de Ĉinio.
|