La 28-an de oktobro Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio
jam ricevis la inviton al la pinta konferenco de Grupo 20 pri la
financa merkato kaj la monda ekonomio, kaj aktive konsideras la
ĉeestadon.
Laŭ raporto, Usono okazigos la pintan konferencon de
Grupo 20 en Vaŝingtono la 15-an de novembro por diskuti pri la tutgloba
financa krizo.
Jiang Yu diris, ke Ĉinio esperas, ke la ĉi-foja pinta
konferenco efike solvos la problemojn estantajn kaj estontajn kaj
faros kontribuon por stabiligi la financan merkaton kaj akceli la
mondan ekonomian disvolviĝon.
|