La 28-an de oktobro la 8-a pacdefenda trupo de Ĉinio
en Kongolando (Kinshasa), inkluzive de la pionira kaj kuracista
taĉmentoj, estis premiita de UN per la "Honora Ordeno de UN
pro Pacdefendo" en la urbo Bukavu.
La ĉefadministranto de la speciala trupo sendita de
UN al Kongolando (Kinshasa) alte taksis la distingiĝan agadon de
la ĉina pacdefenda trupo. Li diris, ke la ĉina pacdefenda trupo
faris grandan kontribuon al la tiea paco kaj la premio estas la
plej bona konfirmo pri ĝiaj profesia sindediĉo kaj faka kvalito.
La 8-a ĉina pacdefenda trupo el 218 membroj atingis
Bukavu en la pasinta marto kaj finos sian taskon en la 1-a de novembro,
poste ĝi revenos al la patrolando.
|