Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio publikigis blankan libron "Politiko kaj Agado de Ĉinio kontraǔ Klimata Ŝanĝiĝo"

La 29-an de oktobro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis en la gazetara konferenco okazinta en Pekino la blankan libron "Politiko kaj Agado de Ĉinio kontraǔ Klimata Ŝanĝiĝo". La libro reasertas, ke Ĉinio klopodos por realigi en 2010 la celon redukti fuelo-konsumadon de la totala enlanda produkto-valoro je 20% kompare kun tiu en 2005 kaj altigi proporcion de regenereblaj fueloj en la strukturo de fuelo-konsumado je 10%.

La blanka libro diras, ke la tutmonda klimata ŝanĝiĝo kaj ĝia malutila influo estas problemoj multe atentataj de la homaro. Kiel unu el la landoj, facile influataj de klimata ŝanĝiĝo, Ĉinio proponas, ke oni traktu la klimatan ŝanĝiĝon surbaze de scienc-teknologia kreado kaj teknika transdono, kadre de daŭra disvolviĝo, kun la principo de "kuna kaj diferenca respondecoj" de diversaj landoj kaj sur la leĝa bazo de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo".