La 30-an de oktobro Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco
en Pekino, ke nun la internacia financa krizo jam serioze influis
la financan sistemon kaj ekonomian disvolviĝon de la mondo. La internacia
socio devas kunlabori kaj kune preni rimedojn kontraŭ la financa
krizo. Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun ĉiuj landoj kaj ĉefaj
internaciaj financaj organizoj, inkluzive de la Internacia Mona
Fonduso, por kune teni stabilecon de la monda financa merkato kaj
akceli disvolviĝon de la monda ekonomio. Kiel membrolando de la
Internacia Mona Fonduso, Ĉinio ĉiam liveras monan subtenon al koncernaj
landoj pere de la kapitala negoca plano kaj aliaj aranĝoj de la
fonduso kaj pozitive konsideras partoprenon laǔ sia kapablo en diversforma
sava plano.
|