La 30-an de oktobro la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio
publikigis la raporton, kiu montras, ke de la lastaj 30 jaroj de
reformado kaj pordo-malfermo en Ĉinio rimarkinde fortiĝas konstruado
de la bazaj industrioj kaj instalaĵoj, dank’ al tio pli kaj pli
altiĝas la apogila kapablo de ekonomia kaj socia disvolviĝoj.
La raporto diras, ke de 1979 ĝis 2007 la investado al
konstruado de bazaj industrioj kaj instalaĵoj proksimiĝis al 30
bilionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) kaj okupis 38.4%
de la totala socia investado.
Sekve de la grandskala investado al la konstruado, grandmezure
altiĝas la produkta kapablo kaj nivelo de la bazaj industrioj kaj
instalaĵoj.
|