Lastatempe, Shao Mingli, estro de la Ĉina Ŝtata Kontrola
kaj Administra Buroo pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj, diris, ke Ĉinio
akcente garantios la sekurecon de manĝaĵoj kaj medikamentoj dum
la Pekinaj Olimpikoj kaj reguligos dopilan merkaton.
Li diris ankaŭ, ke Ĉinio fortigos interregionan kunlaboron
en manĝaĵa sekureco, establos kaj perfektigos koncernajn sistemojn
pri taksado kaj kontrolado de sekureco de olimpikaj manĝaĵoj, traktado
de neatenditaj eventoj, kolektado kaj publikigo de informoj kaj
plenforte faros kontrolon kaj administron de manĝaĵoj de Pekino
kaj aliaj kunorganizantaj urboj de la Pekinaj Olimpikoj.
|