La 1-an de novembro fermiĝis la 6-a Kamparana Sportkunveno
de Ĉinio daŭrinta 7 tagojn en Quanzhou, Fujian-provinco en sudorienta
Ĉinio. Tiu ĉi sportkunveno kun la celoj "obstina batalo, kreo
de novo, harmonio kaj bonhavo" havis 15 sportbranĉojn kun 180
disciplinoj, inkluzive de atletiko, korbopilko, tabloteniso, naĝado
ktp.
 Ĝin
partoprenis pli ol 3000 gesportistoj el 32 provinc-nivelaj delegacioj,
inkluzive de tiuj el Taiwan-provinco. Hongkong kaj Makao sendis
inspektan delegacion.
Post la ferma ceremonio okazis arta prezentado.
|