La 1-an de novembro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao
diris, ke la diversnivelaj kompartiaj komitatoj kaj registaroj devas
firme praktiki la fundamentan ŝtatan politikon pri egalrajto inter
la viroj kaj la virinoj, krei kondiĉojn por garantii laŭleĝajn rajtojn
kaj interesojn de la virinoj, kaj akceli ilin kune ĝui fruktojn
de la reformado kaj evoluado.
Antaŭtagmeze de la sama tago Hu Jintao okazigis en
Pekino kunsidon, kiun partoprenis estraranoj de la nova sesio de
la Tutlanda Virina Federacio de Ĉinio kaj parto de ĉeestintoj de
la 10-a Tutlanda Virina Kongreso de Ĉinio. Li diris, ke la divers-sociaj
rondoj devas pli memkonscie respekti la virinojn, prizorgi iliajn
aferojn kaj subteni ilian laboron, por pli forte antaŭenpuŝi la
socian civilizacian progreson.
La 10-a Tutlanda Virina Kongreso de Ĉinio inaŭguriĝis
en la 28-a de oktobro kaj fermiĝis en la 31-a.
|