Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Grandaj pandoj baldaǔ iros al Taiwan

Ambaŭflanke de Taiwan-markolo oni nun aktive sin preparas por transporti grandajn pandojn Tuantuan kaj Yuanyuan de la ĉeftero de Ĉinio al Taiwan. La du grandaj pandoj, flegataj de bredistoj, fartas bone en la Esplora Centro de Pando-protektado en Yaan de Sichuan-provinco.

Bredistoj konigis, ke la pandoj havas bonan apetiton. Ili manĝas ĉiutage po 20 kilogramojn da bambuo kaj ankaŭ pomojn, karotojn kaj furaĝon el bambua pulvoro, maiza pulvoro, sojfaboj kaj ovoj. La du pandoj pezas 103 kaj 107 kilogramojn respektive, kio estas tute normala.

Antaǔ nelonge du bredistoj el Taiwan venis al la centro kaj kontaktiĝis kun la du grandaj pandoj duonmonaton. Bredistoj el la ĉeftero veturos al Taiwan kaj akompanos la pandojn kelkajn monatojn por ke ili alkutimiĝu al la nova medio.