La 3-an de novembro invitite de gvidantoj de parlamentoj
de Alĝerio, Gabono, Etiopio, Madagaskaro kaj Sejŝeloj, Wu Bangguo,
prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso
de Ĉinio, komencis viziton al la kvin afrikaj landoj kaj al la Komitato
de Afrika Unio.
Dum la vizito Wu Bangguo faros intervidiĝojn kun gvidantoj
de parlamentoj kaj registaroj de koncernaj landoj. Ili interŝanĝos
opiniojn pri firmigo de duflankaj rilatoj kaj kunlaboro de duflankaj
leĝdonaj departementoj. Cetere Wu Gangguo ĉeestos subskriban ceremonion
de dokumentoj pri ekonomia kaj teknika kunlaboro inter Ĉinio kaj
la koncernaj landoj.
|