Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kvar interkonsentoj antaǔenpuŝos rektajn poŝton, navigacion kaj komercon inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo

Posttagmeze de la 4-a de novembro Chen Yunlin, prezidanto de la Asocio por Rilatoj inter la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo, kaj Chiang Pin-kun, prezidanto de la Fonduso por Interŝanĝo de la Taiwan-a Markolo, subskribis kvar interkonsentojn en Taibei. Ili estas Interkonsento pri Aera Navigado inter la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo, Interkonsento pri Mara Navigado inter la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo, Interkonsento pri Poŝto inter la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj Interkonsento pri Manĝaĵa Sekureco de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo. Tio signifas, ke la rektaj aera navigado kaj poŝto inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo, dezirataj longtempe de ambaǔbordaj popolanoj, baldaǔ efektiviĝos.

Post la subskribo Zheng Lizhong, vicprezidanto de la Asocio por Rilatoj inter la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo, diris en gazetara konferenco okazigita de la asocio: “Hodiaǔ estas notinda tago en la historio de la rilatoj inter la du bordoj, la interkonsentoj akcelos kontaktiĝon de ambaǔbordaj popolanoj kaj interŝanĝon inter la du bordoj en ekonomio kaj kulturo.”

Chiang Pin-kun diris en la gazetara konferenco de la Fonduso por Interŝanĝo de la Taiwan-a Markolo, ke la kvar interkonsentoj estas fruktoj de kuna penado de la du bordoj. Ili helpos levi la ekonomian konkurencon kaj protekti sanajn rajtojn de la popolanoj de Taiwan. Li kredas, ke la interkonsentoj estos bone plenumitaj.