La 4-an de novembro en la regula gazetara konferenco
Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio,
emfazis, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas
al interesoj de la dulandaj popoloj.
Baldaŭ publikiĝos la rezulto de elekto de nova usona
prezidento. Respondante koncernajn demandojn de raportistoj, Qin
diris, ke Ĉinio esperas, ke konstruivaj kunlaboraj rilatoj inter
Ĉinio kaj Usono senĉese disvolviĝos, kiu ajn partio regos Usonon
kaj kiu ajn fariĝos usona prezidento, ĉar tio konformas ne nur al
interesoj de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ al tendenco de la epoko.
|