|
Salutas siajn subtenantojn
Barack Obama (unua maldekstre), usona prezidento, lia edzino
Michelle Obama (dua maldekstre) kaj geedzoj Joe Biden (unua
dekstre), vicprezidento. |
La 5-an de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao telegrafe
gratulis Barack Obama pro lia elektiĝo kiel nova usona prezidento.
En la telegramo li diris: "En la nova historia periodo mi deziras
penadi kune kun vi por pliigi dialogon kaj interŝanĝon inter niaj
du landoj, akceli la reciprokan konfidon kaj kunlaboron surbaze
de la tri Ĉin-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, levi la ĉin-usonajn konstruivajn
kunlaborajn rilatojn al nova nivelo favore al niaj dulandaj kaj
la tutmondaj popoloj."
Samtage ĉina ĉefministro Wen Jiabao telegrafe gratulis
Barack Obama pro lia elektiĝo kiel usona prezidento. Li diris, ke
bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas dezirataj de la dulandaj
popoloj kaj estas bezono por protekti pacon, stabilecon kaj prosperon
de la azi-pacifika regiono kaj la mondo. Li kredis, ke dank' al
komuna penado de la du flankoj, ĉin-usona konstruiva kaj kunlabora
rilato certe ricevos novan disvolviĝon.
|