La 5-an de novembro la ĉina registaro publikigis "Politikan
Dokumenton de Ĉinio pri Latin-Ameriko kaj Karibo".
Ĝi estas la unua politika dokumento ellaborita de la
ĉina registaro pri la regiono. La dokumento montras, ke la ĉina
registaro atentas la rilatojn kun Latin-Ameriko kaj la kariba regiono
el strategia vidpunkto kaj sin dediĉas al establo kaj evoluigo de
egalaj, reciprok-utilaj kaj ĉiuflankaj kunlabor-partneraj rilatoj
kun Latin-Ameriko kaj la kariba regiono.
|