Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Monda Urba Forumo konfirmis sperton pri urbigo de Ĉinio

Parolas en la fermo Anna Tibaijuka, vicĝenerala direktoro de UN kaj direktoro de Loĝado de UN.

La 6-an de novembro fermiĝis la Kvara Monda Urba Forumo en Nankino, Ĉinio. En la forumo ĉeestantoj el diversaj landoj konfirmis la sperton pri urbigo de Ĉinio kaj aliaj landoj, kiuj sin trovas en transformiĝo de sia ekonomio.

La Nankina Protokolo ellaborita de la forumo emfazis, ke dum la rapida urbigo de Ĉinio kaj aliaj ekonomie transformiĝantaj landoj, iuj urboj akumulis valoran sperton pri ŝparado de riĉfontoj, protektado de medio kaj historiaj kulturaj heredaĵoj.

La forumo estis internacia altnivela forumo de UN pri disvolviĝo de urboj. Ĝi kun temo "urbigo en harmonio" estis kune organizita de Loĝado de UN kaj la Ministerio pri Loĝado kaj Urba Konstruado de Ĉinio.