Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Xi Jinping intervidiĝis kun eksteraferaj ministroj de Siera-Leono kaj Egiptio

Xi Jinping kaj Ahmed Abul Gheit (maldekstre)

La 6-an de novembro ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Pekino kun eksteraferaj ministroj de Siera-Leono kaj Egiptio.

Dum la intervidiĝo kun Zainab Hawa Bangura, eksterafera ministro de Siera-Leono, Xi diris, ke la ĉina registaro laŭdas la siera-leonan registaron pro ĝia insisto pri la politiko de unu Ĉinio kaj volas klopodi kune kun Siera-Leono por intimigi la tradician amikecon, vastigi la kunlaboron kaj antaŭenpuŝi senĉesan disvolviĝon de la dulandaj interrilatoj.

Zainab Hawa Bangura diris, ke la siera-leona registaro volas fortigi plu reciprok-utilan kunlaboron inter la du landoj kaj akceli la interrilatojn de la du landoj al nova nivelo.

Xi Jinping kaj Zainab Hawa Bangura (maldekstre)

Dum la intervidiĝo kun Ahmed Abul Gheit, eksterafera ministro de Egiptio, Xi diris, ke Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Egiptio kaj esperas daŭrigi la kontakton inter altranguloj, intensigi la komercan reciprok-utilan kunlaboron, fortigi la kunlaboron inter la du landoj en la internaciaj kaj regionaj aferoj, protekti interesojn de evoluantaj landoj kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la strategiaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.

Ahmed Abul Gheit diris, ke Egiptio volas daŭrigi la ĉiuflankan kunlaboron kun Ĉinio por ke la strategiaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj senĉese havu novajn fruktojn.