La ĉina unua luna satelito Chang'e-1 fotis la polusan
areon de la luno. La 31-an de januaro, la Komisiono de Scienco,
Teknologio kaj Industrio por Nacia Defendo publikigis en Pekino
bildojn de polusa areo de la suda hemisfero de la luno, fotitajn
de la ĉina satelito Chang'e-1 antaŭ nelonge. La bildoj temas pri
baseno situanta ĉe 140-150 gradoj de la okcidenta longitudo kaj
70-90 gradoj de la suda latitudo sur la luno. La satelito Chang'e-1
estis lanĉita la 24-an de oktobro pasintjare. Ĝi funkcias normale
kaj multe rikoltis.
|