Lastatempe
okazis en Pekino la konferenco de la tradiciaj medikamentoj de la
Monda San-Organizo (MSO). La konferenco daŭris 3 tagojn. Ĝin ĉeestis
pli ol 1100 kongresanoj el 80 landoj kaj regionoj.
Pli ol 350 kongresanoj el 75 membrolandoj de MSO, ĝiaj
partneroj kaj reprezentantoj de la kunlabora centro de MSO kaj neregistaraj
organizoj ĉeestis la internacian forumon, kaj 800 ĉeestantoj el
27 landoj partoprenis la 4 seminariojn de la konferenco. Ili interŝanĝis
sperton kaj opiniojn pri funkcio de la tradiciaj medikamentoj en
baza sanprotektado en la kampoj de politiko, regularo, scienc-esplorado,
edukado kaj praktikado.
Vespere de la 8-a de novembro MSO publikigis la "Pekinan
Deklaracion", kiu resumis funkciojn de la tradiciaj medikamentoj
en higiena servado, elmontris ĝiajn progreson, defion kaj disvolvan
orienton, kaj alvokis, ke la membrolandoj de MSO kaj aliaj koncernaj
flankoj plue disvolvu la tradiciajn medikamentojn.
La konferenco estis okazigita de la ĉina registaro kaj
gastigita de la Ministerio de Sano de Ĉinio kaj la Ŝtata Administracio
pri Tradicia Ĉina Medicino kune.
|