La 8-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la konferenco
de la internaciaj ĝemelaj urboj. Ĉina vicprezidanto Xi Jinping diris
en la konferenco, ke Ĉinio neŝanceleble daŭre iros la vojon de reformado
kaj pordo-malfermo, tio sendube akcelos la amikan interfluon, reciprokan
utilon kaj kunlaboron inter la ĝemelaj urboj de Ĉinio kaj aliaj
landoj.
Li diris ankaŭ, ke Ĉinio jam fondis 1497 parojn da ĝemelaj
urboj kun 120 landoj. La aktivado estas grava konsistiga parto de
la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj koncernaj landoj kaj pliigas
la interkomprenon kaj amikecon inter la popoloj ĉina kaj alilandaj.
|