Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis en Pekino ekspozicio de fotoj pri la homporta kosmoŝipo "Shenzhou-7"

La 9-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la ekspozicio de fotoj pri la homporta kosmoŝipo "Shenzhou-7".

La ekspozicio elmontris fotojn faritajn de la kosmonaǔtoj en la spaco kaj la akompana satelito, la revenan kajuton de la kosmoŝipo, la ekster-kajutan spacokostumon kaj aliajn objektojn portitajn de ĝi.

La pli ol 200 fotoj en la ekspozicio manifestis atingojn de la ĉina homoporta spaconaŭtika projekto. La fotoj faritaj de la kosmonaǔtoj konigis ne nur la vivon de kosmonaǔtoj en la spaco, sed ankaŭ la belan terglobon rigardatan de supre.

La ekster-kajuta spacokostumo projektita kaj produktita de Ĉinio mem estas multe atentata de spektantoj, krome oni eksponas ankaŭ la gantojn, la malgrandan nacian flagon de Ĉinio svingitan de Zhai Zhigang dum la aktivado ekster la kajuto kaj parton de manĝaĵoj por la kosmonaŭtoj.