Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la 20-a Internacia Semajno de Scienco kaj Paco

La 9-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la 20-a Internacia Semajno de Scienco kaj Paco kun la temo "Scienco, Paco kaj Harmonia Disvolvo".

Laŭ konigo, antaŭ 20 jaroj UN decidis, ke ĉiu 11-a de novembro estu la "Internacia Semajno de Scienco kaj Paco", por ke la membrolandoj plivastigu la sciencan spiriton, protektu la internacian sekurecon kaj akcelu pacon kaj disvolvon.