Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la 5-a Tutlanda Kongreso de la Handikapula Federacio de Ĉinio

La 11-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la 5-a Tutlanda Kongreso de la Handikapula Federacio de Ĉinio. La inaŭguron ĉeestis prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj ŝtatgvidantoj.

La kongreson ĉeestis pli ol 630 personoj el diversaj lokoj, kiel reprezentantoj de pli ol 83 milionoj da handikapuloj de Ĉinio.

Ĉina vicĉefministro Li Keqiang faris gratulan parolon en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Li alte taksis la atingojn akiritajn en handikapulaj aferoj en la pasintaj 30 jaroj, laŭdis la gravan kontribuon de diversnivelaj organizoj kaj laborantoj al la handikapulaj aferoj kaj la gravan rolon de la handikapuloj en ekonomia kaj socia disvolvo.

Deng Pufang, vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Handikapula Federacio de Ĉinio, prezidis la inaŭguron kaj faris laborraporton al la kongreso en la nomo de la 4-a prezidantaro de la Handikapula Federacio de Ĉinio.