Lastatempe Yang Zhongmin, estro de la disvolva kaj
plana departemento de la Fervoja Ministerio de Ĉinio, diris en Pekino,
ke nun Ĉinio plenamplekse disvolvas grandskalan konstruadon de fervojoj.
Investado al la konstruado de fervojoj jam fariĝis forta subteno
por akceli internan bezonon kaj teni stabilecon de ekonomio.
Yang Zhongmin diris ankaŭ, ke ĝis nun oni nombris 135
konstruatajn kaj sankciitajn projektojn pri fervojoj. La totala
sumo de investaĵoj atingis 1665.6 miliardojn da juanoj (nun ĉ. 10
juanoj = 1 eŭro).
|