|    La 11-an de novembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio 
              de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, 
              ke la landlimo inter Ĉinio kaj Hindio estis neniam oficiale difinita. 
              Hindio publikigis koncernan paroladon, neglektante la historian 
              fakton. Pri tio Ĉinio esprimis grandan bedaŭron. Tion diris Qin 
              Gang pri tio, ke hinda eksterafera ministro Pranab Mukherjee anoncis, 
              ke Hindio havas suverenecon super la regiono Dawang de Ĉinio (Hindio 
              nomas la lokon "Arunachal Pradesh") dum iu aktivado.  Qin Gang diris, ke Ĉinio volas solvi la landliman problemon 
              inter Ĉinio kaj Hindio per paca kaj amikeca intertraktado surbaze 
              de reciprokaj cedo, kompreno kaj reĝustigo laŭ taŭga plano akceptebla 
              de la du landoj. 
   |