La 12-an de novembro Wang Xiaodong, estro pri kampara
akvoutiligo sub la Ministerio de Akvaj Riĉfontoj de Ĉinio, diris
en Pekino, ke en la estontaj kvin jaroj Ĉinio investos proksimume
100 miliardojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro) por komplete solvi
la problemon pri sekureco de trinkakvo de kamparanoj.
Laŭ informo, en la estontaj kvin jaroj Ĉinio konstruos
jare pli ol 50 mil novajn centrajn akvoprovizajn inĝenieriaĵojn
kaj pli ol 300 mil disajn akvoprovizajn inĝenieriaĵojn.
|