Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Eldoniĝis la albumo "Fotoj pri ĉinaj virinoj"

La 13-an de novembro okazis en la Popola Halo, Pekino, solena ceremonio de la unua publikigo de la albumo "Fotoj pri ĉinaj virinoj" kaj startigo de la rilata ekspozicio en diversaj lokoj de Ĉinio. Tion organizis la Tutlanda Virina Federacio de Ĉinio kaj la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo. La ceremonion ĉeestis Chen Zhili, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Virina Federacio de Ĉinio, Zhang Rongming, vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj aliaj gvidantoj.

La albumo el 3 volumoj kun pli ol 8 mil fotoj kaj riĉaj materialoj konigas elstarajn ĉinajn virinojn en diversaj kampoj kaj en malsamaj periodoj.

La albumo en du versioj ĉina kaj angla estis eldonita de la Ĉina Bilda Eldonejo.