Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Wu Bangguo akceptis Banchen-lamaon la 11-an

La 31-an de januaro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, akceptis en Pekino Erdini Qoigyijabu, Banchen-lamaon la 11-an. Wu adresis gratulon al Banchen pro la Printempa Festo kaj la Nova Jaro de la tibeta kalendaro, kaj sendis festan saluton al la budhistoj kaj popolanoj de Tibeto.

Banchen prezentis hada-on al Wu Bangguo kaj raportis sian kreskadon post surtroniĝo sankciita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Li dankis al la centra registaro kaj la Ŝtata Konsilantaro pro ilia prizorgo kaj orientado al la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj koncernaj departementoj.

Wu Bangguo gratulis Banchen pro liaj progresoj en multaj flankoj. Wu diris, ke post diligenta lernado kaj vizitado en multaj lokoj de Ĉinio, Banchen pli bone konas la situacion de la ŝtato kaj larĝigis sian vidkampon kaj sciojn. Pli kaj pli grandiĝis inter la kredantoj la influo kaj prestiĝo de Banchen, kiel granda viva budho de la tibeta budhismo.